Karaj, bedaŭrinde ne eblas tuj aliĝi al la venonta FESTO pro tio ke ni daŭre priparolas la prezojn kun la loĝlokestro. Tamen ni jam povas priskribi al vi la mojosecon de la renkontiĝo.
Kiel pasintjare, kaj la jaro antaŭe, kaj la alia antaŭa jaro, la teamoj de JEFO kaj Vinilkosmo organizos por vi bonetosan someran renkontiĝon en Francio. La programo enhavos musikgrupojn, ekskursojn, festetojn kaj festegojn. Ni promesas al vi neforgeseblan etoson en paradiza loko. Elŝultu la PDF-alogilon!
Metabief estas ĉarma franca vilaĝeto ne for de la svisa landlimo. Ĝi facile atingeblas el Liono, Strasburgo, Parizo kaj Laŭzano.
Ne eblas aliĝi sed ni proponas sendi al vi retmesaĝon tuj kiam la aliĝilo pretos (ege ege baldaŭ). Bonvolu doni al ni vian retpoŝtadreson, ni promesas ke ni ne fuŝos kun ĝi :)